La spiono de Simrazo
by Marina Fernández de Retana
Ni estis diplomatoj kaj ekzercitaj spionoj… sed ni ne pretis alfronti fantomojn. Du junaj fratoj en la servo de la regno Ravlavo serĉas la lastan princinon de Akareo, por surtronigi ŝin post la morto de la Uzurpinto; kiam ili fine trovas ŝin, en arbaro, apud turo, surprizo atendas ilin: ne nur la princino ne estas tre helpema, sed ankaŭ ŝi estas sub la efiko de stranga sorĉo…